La Pafklik - La albumo


   

>>Acxetu la KD-n per Vinilkosmo


La fama hiphopa grupo, la Pafklik, eldonas la unuan hiphopan albumon 100% en Esperanto! Per altkvalita sono rekte el suburba Parizo, la du repistoj alĵetas acidajn, humurajn kaj politikajn vortojn. La albumo enhavas diversajn stilojn: de G-funka repo kun doĉaj virinaj ritmenblusaj (R&B) voĉoj, rep-metala, ĝis hardkora stiloj.
Fekbonaj kaj mojosaj furorkantoj kiel "Bum bum kanabis", "Komerca" kaj kompreneble "Fek al Esperanto".
Atentu, se vi ekaŭskultas, tiu albumo iĝos via drogo...
Krome en la KD, 14 titoloj instrumentaj laŭ mp3 versio por la ŝatantoj de karaokeo.