Reen al ĉefpaĝo

Tiuj paĝoj prezentas diversajn filmojn en Esperanto. Laŭ la rapideco de via ret-aliro, necesas atendi kelkajn sekundojn aŭ pli antaŭ la komenciĝo de la filmo.
Viaj komentoj estas bonvenaj. Ankaŭ viaj filmoj: ne hezitu proponi ilin!
Por vidi la filmojn, la kromprogramo Macromedia Flash Player estas necesa.

Socia Forumo 2005 - Porto Alegre

Daŭro: 12mn19
La 5a tutmonda socia forumo okazis en januaro 2005 en Porto Alegre (Brazilo). Jen raportaĵo pri tiu evento.
Vi povas elŝtuti tiun filmon en wmv-formato ĉe la blogo de Emilio (laŭ unu bonkvalita dosiero aŭ du malpli bonkvalitaj dosieroj) kaj vidu fotojn de tiu evento. Vi trovos ankaŭ raporton pri la Socia Forumo 2006

Por voĉdoni : alklaku jenan vinjeton (por malbona noto: klaku maldekstran vinjeton, tre bona noto, klaku dekstran vinjeton). Atentu! vi rajtas voĉdoni nur unu fojon!
24 voĉdono(j) : 4/5

Kokido kun migdaloj

daŭro: 2mn36

Sergio Bonazzola estas desegnisto kaj instruisto. Li studis belartojn, desegnon kaj animadon. Li kunlaboris por diversaj revuoj kiel desegnisto.
Carlos Devizia studis desegnon kaj laboras precipe farante bildstriojn. Li estas ankaŭ muzikisto kaj estas registranta diversajn kantaĵojn kun esperantaj tekstoj. Li estas filmanta longan videan filmon en Esperanto kiu nomiĝos "Bildstrioj".
Ambaŭ estas el Argentino.
Tiu filmeto estas ilia unua sperto pri movbilda filmo. Eble ili uzos ĝin kiel la komenco de fikcia filmo, kiun ili faros en la estoneco. Tiu fikcia filmo rakontos la historion de reĝisoro, kiu havas bonajn ideojn sed ne havas grandan buĝeton. En la filmo oni vidos kelkajn el liaj laboroj kaj do "Kokido ..." estos unu el ili.

Spektu la filmon en pli granda fenestro : 800x600 | 1024x768 | 1280x1024

Vi rajtas elŝuti tiun filmeton (8 MB)en Flash-formato (flv) por via propra uzo. Por alia uzo, bonvolu unue kontakti la aŭtorojn aŭ skribi al farbskatol', kiu plusendos vian peton.
Por vidi ĝin, vi bozonos flv-legilon, kiel ekzemple Riva FLV Player

Por voĉdoni : alklaku jenan vinjeton (por malbona noto: klaku maldekstran vinjeton, tre bona noto, klaku dekstran vinjeton). Atentu! vi rajtas voĉdoni nur unu fojon!
64 voĉdono(j) : 3.67/5

Esperanto en Azio (1990-1992)

daŭro: 34mn
De Nepalo al Tajlando kaj de Honkongo al Tajvano, malkovru la esperantistan movadon en Azio, komence de la 90aj jaroj.

Por voĉdoni : alklaku jenan vinjeton (por malbona noto: klaku maldekstran vinjeton, tre bona noto, klaku dekstran vinjeton). Atentu! vi rajtas voĉdoni nur unu fojon!
30 voĉdono(j) : 3.8/5

Malfermu Belulino

daŭro: 2mn43
Malfermu Belulino estas tradicia sefarada kanto en la kataluna, kiun esperantigis la kataluna grupo Kaj Tiel Plu. Tiun kanton kantis la koruso Bel Canto en 2001 en la Urba Treato de Santos (Brazilio).
Vi trovos pliajn informojn pri la artistoj en la Artista Datumbazo kaj ĉe Vinilkosmo.

Spektu la filmon en pli granda fenestro : 800x600 | 1024x768 | 1280x1024

Por voĉdoni : alklaku jenan vinjeton (por malbona noto: klaku maldekstran vinjeton, tre bona noto, klaku dekstran vinjeton). Atentu! vi rajtas voĉdoni nur unu fojon!
43 voĉdono(j) : 3.93/5

Karaj kaseroloj #2 : Ĉokolad-kuko

daŭro : 5mn12
Vi deziras fari bonan ĉokoladkukon sed vi havas nur du ovojn. Kiel fari? Ne gravas, sekvu la konsilojn de Nikolao...

Spektu la filmon en pli granda fenestro : 800x600 | 1024x768 | 1280x1024

Vi povas elŝuti tiun filmeton (16,2 MB)en Flash-formato (flv). Por vidi ĝin, vi bezonos flv-legilon, kiel ekzemple Riva FLV Player

Tiu filmo estas disponebla laŭ la versio by-nc-sa de Krea Komunaĵo (Creative Commons).

Por voĉdoni : alklaku jenan vinjeton (por malbona noto: klaku maldekstran vinjeton, tre bona noto, klaku dekstran vinjeton). Atentu! vi rajtas voĉdoni nur unu fojon!
41 voĉdono(j) : 4.63/5