Reen al ĉefpaĝo

Tiuj paĝoj prezentas diversajn filmojn en Esperanto. Laŭ la rapideco de via ret-aliro, necesas atendi kelkajn sekundojn aŭ pli antaŭ la komenciĝo de la filmo.
Viaj komentoj estas bonvenaj. Ankaŭ viaj filmoj: ne hezitu proponi ilin!
Por vidi la filmojn, la kromprogramo Macromedia Flash Player estas necesa.

Salono de la libro en LE MANS (2006)

daŭro:4mn18
Jen estas filmeto pri la budo de la Grupo Esperanto de la Maine en la salono de la libro de Le Mans (Francio) en 2006. Aliaj filmoj de la sama aŭtoro ĉe http://www.dailymotion.com/JoboTelevido.

Vi bezonas Macromedia Flash Player por spekti tiun filmon.

Spektu la filmon en pli granda fenestro : 800x600 | 1024x768

Por voĉdoni : alklaku jenan vinjeton (por malbona noto: klaku maldekstran vinjeton, tre bona noto, klaku dekstran vinjeton). Atentu! vi rajtas voĉdoni nur unu fojon!
9 voĉdono(j) : 3.33/5

Jacques Yvart - Invito por vojaĝo

daŭro:6mn31

Ni prezentas videosesion de la nova albumo de Jacques Yvart "Invito por vojaĝo". Por sia 26a albumo Jacques Yvart elektis Esperanton. Tio ne estas lia unua provo en la internacia lingvo, sed "Yvart kantas Brassens" (VKKD19) datumis jam de 1998!
Helpe de rimarkinda elekto de kanzonoj, Jakvo evoluigas unu el siaj preferataj temoj: la vojaĝadon. Oni tiel trovas do kaj kanzonojn de Leonard Cohen (Birdo sur drato), de Johnny Cash (Diamantoj), de Georges Moustaki (Mia liber'), de Georges Brassens (La ĉevaleto) kaj liajn proprajn elektitajn komponaĵojn el la plej bele adaptitaj en Esperanton: (En la valo de l' rozoj, Oe, oe en la ŝipo!, Magelanoj de l'Universo, ktp.), krome menciendas kelkaj poemoj enmuzikigitajn de li, ekz. "La invito por vojaĝo" de Charles Baudelaire, kiu donas eĉ la titolon al la albumo.

La tekstaj adaptistoj, Rikardo Cash, Roel Haveman, Marcel Redoulez kaj Ĵak Le Puil, faris rimarkindan laboron kaj foje estas tre proksime al la originaloj, kio ne estas facila afero, precipe se temas pri kanzonoj.
La muzikista skipo, gvidata de Olivier Gérardin, estas menciinda kaj donas al ĉiu kanzono la ĝustan etosan tonon poluritan en la studio de la Trappe/Vinilkosmo fare de Triboulet. Krom la 15 titoloj, tiu "KD ekstra" entenas, la karaokeajn versiojn de ĉiuj titoloj kaj ankaŭ ĉi tiun videosesion realigitan dum la registrado en la studio.

Disko disponenblas ĉe vinilkosmo.com.

Pliaj informoj en la paĝo de la artista datenbazo kaj laste ni invitas vin viziti la myspace paĝon de vinilkosmo.

Vi bezonas Macromedia Flash Player por spekti tiun filmon.

Spektu la filmon en pli granda fenestro : 800x600 | 1024x768

Tiu filmo respektas la aŭtorrajtojn. Ĉiuj aŭtorrajtoj de la protektataj verkoj uzataj en tiu filmo estas rezervataj. Krom permeso, ĉiu uzo de la verkoj aliaj ol individuaj reprodukato kaj konsultado estas malpermesataj. sesam

Por voĉdoni : alklaku jenan vinjeton (por malbona noto: klaku maldekstran vinjeton, tre bona noto, klaku dekstran vinjeton). Atentu! vi rajtas voĉdoni nur unu fojon!
25 voĉdono(j) : 4.56/5

Tago de Pangeo

daŭro:
Tio estas reklamfilmo pri baldaŭa, tutmonda evento: "Pangea Day", t.e. la Tago de Pangeo, kun subtitoloj esperantlingvaj aldonitaj de Tim Morley.
La pria evento estas la rezulto de ideo de Jehane Noujahim ĉe la konferenco TED. Ŝia parolado estas kvazaŭ esperantisteca, tiom ŝi mencias konekti homojn tra landlimoj kaj kunagigi mondanojn, kaj ja valorigus nian lingvon kaj movadon se ni povus altkvalite kontribui al tiu projekto.
("Pangeo" estas la nomo de la superkontinento, kiu ekzistis en la prahistorio antaŭ la disiĝo de la hodiaŭaj kontinentoj unu de la aliaj). Vidu ankaŭ: http://www.ted.com/index.php/pages/view/id/152
http://www.ted.com/index.php/talks/view/id/55
http://www.pangeaday.org/<:a>

Vi bezonas Macromedia Flash Player por spekti tiun filmon.

Por voĉdoni : alklaku jenan vinjeton (por malbona noto: klaku maldekstran vinjeton, tre bona noto, klaku dekstran vinjeton). Atentu! vi rajtas voĉdoni nur unu fojon!
11 voĉdono(j) : 4/5

Besièrs por la okcitana lingvo

daŭro:7mn55
Raporto pri la manifestacio por la okcitana lingvo en Besièrs la 17an de marto de 2007.

Vi bezonas Macromedia Flash Player por spekti tiun filmon.

Spektu la filmon en pli granda fenestro : 800x600 1024x768 1280x1024

Pliaj informoj ĉe www.esperanto.cat/kistv

Por voĉdoni : alklaku jenan vinjeton (por malbona noto: klaku maldekstran vinjeton, tre bona noto, klaku dekstran vinjeton). Atentu! vi rajtas voĉdoni nur unu fojon!
7 voĉdono(j) : 4.43/5

ITV Projekto

daŭro:4mn28
Kion Flava Rivalo faris per la mono de esperantistoj? Tion Hans Bont volas malkovri...
name="FlashVars"/>

Vi bezonas Macromedia Flash Player por spekti tiun filmon.

Por voĉdoni : alklaku jenan vinjeton (por malbona noto: klaku maldekstran vinjeton, tre bona noto, klaku dekstran vinjeton). Atentu! vi rajtas voĉdoni nur unu fojon!
93 voĉdono(j) : 4.13/5