Reen al ĉefpaĝo

Tiuj paĝoj prezentas diversajn filmojn en Esperanto. Laŭ la rapideco de via ret-aliro, necesas atendi kelkajn sekundojn aŭ pli antaŭ la komenciĝo de la filmo.
Viaj komentoj estas bonvenaj. Ankaŭ viaj filmoj: ne hezitu proponi ilin!
Por vidi la filmojn, la kromprogramo Macromedia Flash Player estas necesa.

Esperanto estas #1

daŭro: 1mn28
Jen la unua parto de la filmeto "Esperanto estas", kiel celo estas montri la diversecon kaj la multajn uzojn de Esperanto. La tuta filmo troviĝas en la DVD Esperanto elektronike eldonita de E@I.

Vi bezonas Macromedia Flash Player por spekti tiun filmon.

Por voĉdoni : alklaku jenan vinjeton (por malbona noto: klaku maldekstran vinjeton, tre bona noto, klaku dekstran vinjeton). Atentu! vi rajtas voĉdoni nur unu fojon!
29 voĉdono(j) : 4.24/5

Negro Pou La Vi

daŭro:5mn30
La grupo Negro Pou La Vi (Nigra Por La Viv') el Maŭricio insulo (Hinda Oceano) prezentas sian kanton "La Persisto" (Persévérance) en Esperanto. La koncerto okazis la 21-an de januaro 2006 en Svislando. Esperanta traduko de la originalaj paroloj de la kanto el la kreola lingvo: fare de Stefano Keller.
Realigo de la video: Studio-Pro.ch
Kompleta teksto de la kanto troviĝas sur la paĝo: http://www.studio-pro.ch/La_Persisto.html.

Vi bezonas Macromedia Flash Player por spekti tiun filmon.

Spektu la filmon en pli granda fenestro : 640x380 |

Jen la paroloj de la kanto:

Negro Pou La Vi (Nigra Por La Vivo): "La Persisto"
Muziko, teksto originala verkitaj en la kreola lingvo fare de: Tony Farla
Traduko, adapto al esperanto: Stefano Keller
© Tony Farla & Stefano Keller
Video: © 2006 Studio-Pro.ch

Gejunuloj de la mondo
Jes, ĉiuj de la homa ras'
Vi persistu por sukcesi
Viajn revojn realigi

Da malfacilaĵ' la viv' ja plenas
Sed ne rezignu vi pro tio
Levu vin forte se vi falas
Daŭrigu kun energio

La viv' ofte malfacilas
Restu tamen pozitiva junular'
Obstaklojn vi ja ne timu
Atingos lumon vi dum la vojaĝ'

Kun la esper', fido vivu ĉiam
Ne malpaciencu iam
Nur kuraĝe vi sukcesos
Bone konsciiĝu pri tio vi jam

La persisto, la persisto
Ĉiam vi pensu nur pri ĝi,
La persisto, la persisto
Alportos la sukceson al vi (2-foje)

Gepatrojn viajn vi plezurigu
Sin oferis ili por via sukces'
Nenio venis al ili donace
Prenu la ekzemplon de supre

Riĉigu vin per la lernado
Plenigu vin da bonaj sentoj
Ne plu senzorgan fuŝamuzon
Levu jam vin, ekiru antaŭen

La viv' ofte malfacilas
Restu tamen pozitiva junular'
Obstaklojn vi ja ne timu
Atingos lumon vi dum la vojaĝ'

Kun la esper', fido vivu ĉiam
Ne malpaciencu iam
Nur kuraĝe vi sukcesos
Bone konsciiĝu pri tio vi jam

La persisto, la persisto
Ĉiam vi pensu nur pri ĝi,
La persisto, la persisto
Alportos la sukceson al vi (3-foje)

Prenu nun da temp' pensu pri futur'
Juĝu nun vi mem, iru al destin'
Restu pozitiva por atingi la cel'
Ne perdu kuraĝ', venku timojn mem !

La persisto, la persisto
Ĉiam vi pensu nur pri ĝi,
La persisto, la persisto
Alportos la sukceson al vi (4-foje)

Tiu filmo respektas la aŭtorrajtojn. Ĉiuj aŭtorrajtoj de la protektataj verkoj uzataj en tiu filmo estas rezervataj. Krom permeso, ĉiu uzo de la verkoj aliaj ol individuaj reprodukato kaj konsultado estas malpermesataj. sesam

Por voĉdoni : alklaku jenan vinjeton (por malbona noto: klaku maldekstran vinjeton, tre bona noto, klaku dekstran vinjeton). Atentu! vi rajtas voĉdoni nur unu fojon!
38 voĉdono(j) : 4.63/5

La patro

daŭro:4mn
El la Japana Literaturo ni prenis nian duan filmon, La Patro, ĝi estas 40 minuta filmo. vi trovos pliajn informojn ĉe www.imagu.com.br

Vi bezonas Macromedia Flash Player por spekti tiun filmon.

Por voĉdoni : alklaku jenan vinjeton (por malbona noto: klaku maldekstran vinjeton, tre bona noto, klaku dekstran vinjeton). Atentu! vi rajtas voĉdoni nur unu fojon!
38 voĉdono(j) : 3.45/5

Internacia Seminario en Wewelsburg

daŭro:2mn
La Internacia Seminario okazis ĉi jare en Wewelsburg. Jen iom da amuzaĵo pri ĝi! Ĉu vi estas en la filmo?

Vi bezonas Macromedia Flash Player por spekti tiun filmon.

Spektu la filmon en pli granda fenestro : 800x600 | 1024x768 | 1280x1024

Por voĉdoni : alklaku jenan vinjeton (por malbona noto: klaku maldekstran vinjeton, tre bona noto, klaku dekstran vinjeton). Atentu! vi rajtas voĉdoni nur unu fojon!
44 voĉdono(j) : 4.18/5

Atendejo #08

Daŭro: 2mn37
La asocio "Esperanto Rennes" en Bretonio (Francio) prezentas al vi novan serion : Atendejo.
En atendejo... oni atendas. Kiu cele? Kio okazos? Kiuj renkontiĝos? Ĉu interese, freneze aŭ absurde? Vi havas du eblecojn por scii: venu viziti la atendejon iun mardon vespere en Rennes, Francio, aŭ spektu la filmetojn de antaŭaj mardoj. Por scii pli, vizitu la ttt-ejon Atendejo.

Vi bezonas Macromedia Flash Player por spekti tiun filmon.

Spektu la filmon en pli granda fenestro : 800x600 | 1024x768 | 1280x1024

Vi povas elŝuti tiun filmeton (7 MB) en Flash-formato (flv). Por vidi ĝin, vi bozonos flv-legilon, kiel ekzemple Riva FLV Player

Tiu filmo estas disponebla laŭ la versio by-nc-sa de Krea Komunaĵo (Creative Commons).

Por voĉdoni : alklaku jenan vinjeton (por malbona noto: klaku maldekstran vinjeton, tre bona noto, klaku dekstran vinjeton). Atentu! vi rajtas voĉdoni nur unu fojon!
29 voĉdono(j) : 3.9/5