Reen al ĉefpaĝo

Tiuj paĝoj prezentas diversajn filmojn en Esperanto. Laŭ la rapideco de via ret-aliro, necesas atendi kelkajn sekundojn aŭ pli antaŭ la komenciĝo de la filmo.
Viaj komentoj estas bonvenaj. Ankaŭ viaj filmoj: ne hezitu proponi ilin!
Por vidi la filmojn, la kromprogramo Macromedia Flash Player estas necesa.

KEF 2008

daŭro: 0mn34
Se plaĉas al vi muziko, teatro, literaturo, la originala Esperanto-kulturo, amuziĝo kaj multo pli, vi nepre estos en KEF 2008, ĉi-foje revenanta al Danio kaj la ĉarmega urbo de Hamlet (almenaŭ de lia kastelo): Helsingør. La datoj estas de la 12a ĝis la 19a de julio 2008.
Por la 9-a fojo junuloj en nordio aranĝas "Kultura Esperanto Festivalo". Ĝi estas festivalo kie ni prezentas altkvalitan originalan esperanton kulturon. Pli detala programo baldaŭ venos. Sed baze la unuaj tagoj de la festivalo estas pli metiejaj kaj la lastaj tagoj estas pli distraj. Meze estos ekskursa tago. La festivalo estas festivaleja en sia formo, tiel sense ke oni loĝas primitive kaj tiel maniere la kostoj ne estas tiom altaj, eĉ se Danio estas unu el la plej multekostaj landoj en la mondo. Se vi volas kontakti nin, tiam vi povas skribi al kef9@MALAPERIGU.tejo.org
Vidu pli kaj aliĝu ĉe: kef.saluton.dk kaj www.tejo.org/kef

Vi bezonas Macromedia Flash Player por spekti tiun filmon.

Por voĉdoni : alklaku jenan vinjeton (por malbona noto: klaku maldekstran vinjeton, tre bona noto, klaku dekstran vinjeton). Atentu! vi rajtas voĉdoni nur unu fojon!
20 voĉdono(j) : 3.95/5

Ucraïna, historia romano de Joan-Marc Leclercq (JoMo)

Daŭro: 3mn31
Joan-Marc Leclercq prezentas sian unuan romanon en la okcitana "Ucraïna" okazinta en la ukraina urbo Guljajpole dum la anarĥiista revolucio gvidita far Nestor Maĥno. La ago situas ĉirkaŭ la jaro 1920, meze de la bolŝevisma revolucio, kiam juna angla ĵurnalisto estas sendita al centra Ukrainio por realigi sian unuan raportaĵon. Tie li malkovros landon konvulsiita far la armeoj ruĝa, blanka kaj nigra, kie oni ĉiumomente vetas la iron de la historio.

Vi bezonas Macromedia Flash Player por spekti tiun filmon.

Spektu la filmon en pli granda fenestro : 800x600 1024x768 1280x1024

Por voĉdoni : alklaku jenan vinjeton (por malbona noto: klaku maldekstran vinjeton, tre bona noto, klaku dekstran vinjeton). Atentu! vi rajtas voĉdoni nur unu fojon!
19 voĉdono(j) : 3.42/5