Reen al ĉefpaĝo

Tiuj paĝoj prezentas diversajn filmojn en Esperanto. Laŭ la rapideco de via ret-aliro, necesas atendi kelkajn sekundojn aŭ pli antaŭ la komenciĝo de la filmo.
Viaj komentoj estas bonvenaj. Ankaŭ viaj filmoj: ne hezitu proponi ilin!
Por vidi la filmojn, la kromprogramo Macromedia Flash Player estas necesa.

KEF 2008

daŭro: 0mn34
Se plaĉas al vi muziko, teatro, literaturo, la originala Esperanto-kulturo, amuziĝo kaj multo pli, vi nepre estos en KEF 2008, ĉi-foje revenanta al Danio kaj la ĉarmega urbo de Hamlet (almenaŭ de lia kastelo): Helsingør. La datoj estas de la 12a ĝis la 19a de julio 2008.
Por la 9-a fojo junuloj en nordio aranĝas "Kultura Esperanto Festivalo". Ĝi estas festivalo kie ni prezentas altkvalitan originalan esperanton kulturon. Pli detala programo baldaŭ venos. Sed baze la unuaj tagoj de la festivalo estas pli metiejaj kaj la lastaj tagoj estas pli distraj. Meze estos ekskursa tago. La festivalo estas festivaleja en sia formo, tiel sense ke oni loĝas primitive kaj tiel maniere la kostoj ne estas tiom altaj, eĉ se Danio estas unu el la plej multekostaj landoj en la mondo. Se vi volas kontakti nin, tiam vi povas skribi al kef9@MALAPERIGU.tejo.org
Vidu pli kaj aliĝu ĉe: kef.saluton.dk kaj www.tejo.org/kef

Vi bezonas Macromedia Flash Player por spekti tiun filmon.

Por voĉdoni : alklaku jenan vinjeton (por malbona noto: klaku maldekstran vinjeton, tre bona noto, klaku dekstran vinjeton). Atentu! vi rajtas voĉdoni nur unu fojon!
20 voĉdono(j) : 3.95/5

Festo - Pli ol nenio

daŭro
Tiu filmo estis farita dum FESTO 2007 (Franca renkontiĝo)
Martin estas eksa membro de Persone (unu el la plej fama rokgrupo el Esperantio.) Li mem venas el Svedio. Pli ol nenio estas la unua albumo de Martin sen la grupo Persone.
Pliaj informoj pri Martin : Via ttt-ejo : www.myspace.com/martinwiese

Vi bezonas Macromedia Flash Player por spekti tiun filmon.

Spektu la filmon en pli granda fenestro : 800x600 | 1024x768

Por voĉdoni : alklaku jenan vinjeton (por malbona noto: klaku maldekstran vinjeton, tre bona noto, klaku dekstran vinjeton). Atentu! vi rajtas voĉdoni nur unu fojon!
40 voĉdono(j) : 4.58/5

Kore - Tielas vivo

daŭro: 5mn13

Jen videosesio realigita en februaro 2007 dum la registrado de la dua albumo "Tielas vivo" de KORE en la studio de Vinilkosmo / La Trappe .

Kore revenas kun daŭre la kantisto kaj ĉefmotoro de la bando, Kris Spitzer, kiu tute ne perdis sian belegan voĉon, por prezenti ĉi tiun novan albumon plena je bonaj surprizoj !
La stilo kaj la muzikistoj ŝanĝiĝis, tio aŭdeblas en la dekunuaj titoloj tute novaj laŭ varmaj sonoj kun la gitaristo Fiks, kaj kun popecaj muzikaranĝoj de David.
Nostalgiuloj de plej frua Kore kontentiĝos per 6 malnovaj titoloj neeldonitaj de la epoko de la unua albumo "Kia viv'".
Krom ĉio tio vi trovos dulingvan version (esperanto-franca) laŭ MP3-formato de "Promeso via", ĉi tiun videofilmeton en MPEG en pli alta difino kaj 15 titolojn laŭ karaokea versio ankaŭ en MP3 (por tiuj kiuj volos provi kanti kiel la majstro!) kaj ankaŭ enestas alia suprizo...

Kompreneble Kris estas la aŭtoro de ĉiuj tekstoj en esperanto, krom unu el poemo de Sara Török "Ni kuŝas ĉe ni", kaj la brila adapto "Mi brilu plu" fare de Roel Haveman el "The show must go on" de la legenda bando Queen kun muzikaranĝoj de la bretona muzikgrupo Tri Yan, kaj tio dank’ al Queen Music LTD / EMI Music publishing LTD.

La disko disponeblas ĉe Vinilkosmo kie vi povas mendi ĝin.
Ĝuu la muzikvideon kaj vizitu KORE ĉe http://www.myspace.com/kore49!
Vi trovos pliajn informojn pri la artistoj en la artista datenbazo.

Vi bezonas Macromedia Flash Player por spekti tiun filmon.

Spektu la filmon en pli granda fenestro : 800x600 | 1024x768

Tiu filmo respektas la aŭtorrajtojn. Ĉiuj aŭtorrajtoj de la protektataj verkoj uzataj en tiu filmo estas rezervataj. Krom permeso, ĉiu uzo de la verkoj aliaj ol individuaj reprodukato kaj konsultado estas malpermesataj. sesam

Por voĉdoni : alklaku jenan vinjeton (por malbona noto: klaku maldekstran vinjeton, tre bona noto, klaku dekstran vinjeton). Atentu! vi rajtas voĉdoni nur unu fojon!
37 voĉdono(j) : 4.41/5

Esperanto Desperado: Ska-virino

daŭro:5mn19
Tiu filmo venas de la unua KD de la antaŭa grupo Esperanto Desperado. Kim kaj Brian nun estas en la grupo Hotel Desperado tamen Amir plu estas en Esperanto Desperado.

Tiu disko aperis dank'al Eurokka kaj Vinilkosmo. Legu kaj aŭskultu pliajn informojn pri tiu grupo ĉe www.myspace.com/hoteldesperado

La disko disponeblas ĉe Vinilkosmo, kie vi povos rekte mendi ĝin. Vi trovos pliajn informojn pri la artistoj en la Artista Datenbazo.

Vi bezonas Macromedia Flash Player por spekti tiun filmon.

Spektu la filmon en pli granda fenestro : 800x600 | 1024x768 | 1280x1024

Tiu filmo respektas la aŭtorrajtojn. Ĉiuj aŭtorrajtoj de la protektataj verkoj uzataj en tiu filmo estas rezervataj. Krom permeso, ĉiu uzo de la verkoj aliaj ol individuaj reprodukato kaj konsultado estas malpermesataj. sesam

Por voĉdoni : alklaku jenan vinjeton (por malbona noto: klaku maldekstran vinjeton, tre bona noto, klaku dekstran vinjeton). Atentu! vi rajtas voĉdoni nur unu fojon!
35 voĉdono(j) : 4.4/5

Martin kaj la talpoj

daŭro: 7mn52
Tiu filmo estis registrita en la studio de Vinilkosmo / La Trappe okaze de la registrado de la voĉoj kaj miksado de la disko "Pli ol nenio" de Martin & la Talpoj, la unua solodisko de Martin Wiese de Persone.
Akompanata de La Talpoj, Martin elektis rokon melodian kaj foje eĉ "grunĝan" el kiu aperas reliefe, persone, lia voĉo kaj lirikoj, tre tipe rekoneblaj... la fanoj de Persone estos sendube ravitaj !
Menciindas ke la disko krom la 12 titoloj enhavas du videofilmetojn (ĉi tiun kaj alian realigitan de Rogener Pavinski de Kosmuzik' dum KEF 2005 en Helsinko) kaj ankaux MP3an elektro-remikson de "Homoj kiel mi" fare de Dĵ Roĝer Borĝes.
La disko disponeblas ĉe Vinilkosmo, kie vi povos rekte mendi ĝin. Ĝuu la muzikvideon kaj vizitu Martin ĉe www.myspace.com/martinwiese !
Vi trovos pliajn informojn pri la artistoj en la Artista Datenbazo .

Vi bezonas Macromedia Flash Player por spekti tiun filmon.

Spektu la filmon en pli granda fenestro : 800x600 | 1024x768 | 1280x1024

Tiu filmo respektas la aŭtorrajtojn. Ĉiuj aŭtorrajtoj de la protektataj verkoj uzataj en tiu filmo estas rezervataj. Krom permeso, ĉiu uzo de la verkoj aliaj ol individuaj reprodukato kaj konsultado estas malpermesataj. sesam

Por voĉdoni : alklaku jenan vinjeton (por malbona noto: klaku maldekstran vinjeton, tre bona noto, klaku dekstran vinjeton). Atentu! vi rajtas voĉdoni nur unu fojon!
27 voĉdono(j) : 4.7/5